Politiko kaj juro

Tekstoj pri politiko, juro aŭ ekonomio...

Tradukoj faritaj por Hades (AdEsperanto)

Ĉu vi parolas la bolivarian?

El Libertador (1783-1830), venezuela heroo de la lukto kontraŭ la Hispanoj, restas mito por la tuta sudamerika kontinento. De la politika teorio al la komerca ŝildo, inkluzivante la venezuelan monon, multe da lokoj kaj publikaj konstruaĵoj, kaj eĉ la cigarojn, lia nomo estas en ĉiuj buŝoj, inter omaĝo al fondinto kaj paroksisma demagogio.

Republika Srpska

Strebante paroli pri socio, estas anguloj, kiuj, laŭgrade, kiel oni ilin esploras, ofertas multe da materialo tiom pri la homo kiom pri la spaco, kiun li enloĝas. En Republika Srpska same kiel en la cetera Bosnio-Hercegovino, estas religio kaj politika organizado, estas edukado, familio kaj lerneja sistemo, estas Historio kaj historioj, estas kuirarto kaj alkoholaĵoj.

Minoritato en tendaro

Dieudonné alvenis en la tendaron de rifuĝintoj de Kakuma antaŭ du jaroj por forkuri la nesekurecon de sia lando, Kongo. Post elĉerpanta vojaĝo kaj same kiel multaj aliaj, la nova rifuĝinto kaj lia familio ne povas reveni en sian landon. Hieraŭ, domo en Kongo, hodiaŭ, tera loĝejo en dezerto, kie la kvardek gradoj kaj la sablaj ventoj estas ĉiutagaj aferoj.