Ĉu vi parolas la bolivarian?

El Libertador (1783-1830), venezuela heroo de la lukto kontraŭ la Hispanoj, restas mito por la tuta sudamerika kontinento. De la politika teorio al la komerca ŝildo, inkluzivante la venezuelan monon, multe da lokoj kaj publikaj konstruaĵoj, kaj eĉ la cigarojn, lia nomo estas en ĉiuj buŝoj, inter omaĝo al fondinto kaj paroksisma demagogio.

Placoj, stratoj, sociaj programoj aŭ malsanulejoj... en Venezuelo, ĉio kaj nenio nun estas algluita al la adjektivo “bolivaria”. En siaj paroladoj, Hugo Chávez eĉ anstataŭigas “Venezuelanoj” per “Bolivarianoj”. La elekto de la termino multe informas pri la prioritatoj de la kondukanto de la “bolivaria revolucio”. “Nia tuta inspiro devenas de Bolívar. Ĉion, kio hodiaŭ okazas, li komencis”, klarigas Anastasio Rodríguez, profesoro pri juro en la Universitato... bolivaria de Karakaso.

Laŭ li, ne endas miri pri la oftaj referencoj al Bolívar, tiom en Venezuelo, kiom en la cetera latina Ameriko. “Li liberigis Venezuelon kaj ses aliajn landojn de la hispana kontrolo”, li rememorigas.

Oni konas kelkajn klasikajn kazojn de referencado al Bolívar, kiel tiun de Bolivio, kiu heredas sian nomon de la fama revoluciisto, unua prezidento de ĉi tiu lando. Sed la multiĝon de la vorto “bolivaria” kaŭzas Chavez, kiu, ekde kiam li akiris la povon, bolivari-igas kaskadon de registaraj organoj. La Ŝtato ne forfuĝas la emon, transnomiĝante de respubliko de Venezuelo al respubliko bolivaria de Venezuelo.

Por Enrique Albana, ĵurnalisto ĉe El Cambio, la multaj aludoj al la liberiginto ne estas absurdaj aŭ troaj. “Tie estas niaj radikoj. En Usono, Vaŝingtono videblas sur la biletoj. Ĉi tie, oni vidas Simón Bolívar.”

Laŭ li, tiu reformo konformas la logikon de proksimiĝado kun la fundamentaj valoroj de la lando. Kaj la multobla uzado de la adjektivo “bolivaria” dusencas: “agnoski la laboron, la volon de iu homo, kiu sukcesis liberigi sep sudamerikajn landojn, kaj plilarĝe, helpi la Venezuelanojn retrovi sian devenon de batalantoj.”

Laŭ aliuloj, la disvastiĝo de tiu vortuzado preskaŭ ridindas. Lenin Banderes anas tiujn homojn. “Hodiaŭ en Venezuelo, “bolivaria” samsignifas kiel “chavez-ana”, li malkonfuzas. Tio estas tiom komuna, ke kelkfoje mankas senco.”

Ne nur Lenin Banderes iĝas dubema pro la plureca uzado de la vorto “bolivaria”. Pli ol unu homo tie vidas plian populistan stratagemon bakitan de la registaro. Kaj Chávez ne maltrafas eĉ unu okazon por referenci al sia modelo.

La plejmulto el la politikoj de Chávez pivotas ĉirkaŭ du temoj: socia justico kaj unuiĝo de Sudameriko. Jen du temoj, kiujn la nuna venezuela ŝtatestro arde defendas, kaj sur kiuj li fondis la naŭ balotajn kampajniojn, kiujn li kondukis kaj gajnis, ĉiufoje ĝuante amasan subtenon de la malaltaj nefavoritaj klasoj.

Por la miloj da Venezuelanoj, kiuj ĉiutage ĝuas la helpon de la multaj sociaj programoj ekkreitaj de Chávez, la vorto “bolivaria” tute sencas. Ĝi ofte kvalifikas malsanulejon, merkaton, klinikon, kie la prizorgado aŭ la servoj estas malaltprezaj aŭ tutsimple senpagaj... dank’ al la registaro bolivaria.

Ankaŭ la ekstera politiko de la registaro Chávez sin voleme inspiras el la idealoj de El Libertador. Same kiel Bolívar, kiu, komence de la dek-naŭa jarcento, deziris unuigi Sudamerikon kaj Antilojn kontraŭ la reĝaj hispanaj fortoj, Chávez rekomendas sudamerikan aliancon kiu kapablu alfronti la “amerikan hegemonion” kaj tiel finfari la projekton de Bolívar, du jarcentojn poste.

Simón Bolívar neniam sukcesis konkretigi sian projekton de unuigo de la sudamerikaj landoj en unu grandan nacion. En 1830, li forlasas sian projekton. Tute seniluziiĝinta, li asertas: “Kiu servas la revolucion, plugas la maron.”

Etikedoj

Referenco
PL 106
Tabelo de revizioj:
Kreita je (aŭ antaŭe)
Kreita de

Traduko de la artikolo ‘Parlez-vous le bolivarien ?’ de Gaétan-P. Beaulière, kiel parto de la revuo Hades, membro de la Internacia vojkruciĝo de la franclingva universitata ĵurnalaro (CIPUF); traduko farita de Guillaume (antaŭ la 28/02/2006) kaj korektita de Emmanuel kaj Laurent (antaŭ la 02/03/2006)

Publikigita je
Publikigita de
Necesa labortempo por la publikigo
2,50 horoj

Reeldono de la traduko; krome, kreo de la franclingvaj kaj esperantlingvaj kategorioj ‘364 - Sociala helpo’, ‘(460) - Hispanio’, ‘(729) - Karibaj landoj, Karibio, Antiloj’, ‘(8) - Sudameriko’, ‘(84) - Bolivio’ kaj ‘(87) - Venezuelo’; traduko en Esperanto de la kategorio ‘Ekonomia politiko’; aldono de la bloko ‘Publikigitaj enhavoj (arkivoj)’